MIRANDA (AVILÉS)
Miranda estas vilaĝeto apartenanta al municipo de Avilès, de kies urbo distancas proksimume kvar kilometrojn.
Dum jarcentoj Miranda estis tre aktiva metia centro. Tie kunvivis, inter aliaj, teksistoj, tegolistoj, kaj ankaŭ kaldronistroj de
l´kupro, kiuj ellaboradis kuirkaldronojn kaj ĉiaspecajn kuirilojn. Plejmulte el tiuj metiistoj vojaĝadis dufoje ĉiujare al la najbaraj
provincoj de Leono kaj Galegio por vendi siajn artfaritaĵojn.
Ĉiuj asocioj establiĝitaj en Avilès, kaj en aliaj lokoj de Asturio, havis propran slangon, argoton, por interparoli kun siaj kolegoj
pri aferoj rilate al metio, cele ne esti komprenataj de fremduloj. La kaldronistoj de l´kupro uzadis slangon nomatan bron.
Malgraŭ tio ke la kaldronista metio malaperis de antaŭ longe pro la apero de novaj teknikoj kaj uzado de aliaj pli taŭgaj metaloj,
kiel zinko aŭ ŝtalo, ilia parolmaniero ankoraŭ postvivas en la nuntempo.
La tago de Sankta Domingo, la 6-a de Aŭgusto, estas la loka festotago de Miranda. La organizantoj okaze tiu evento eldonas
broŝuron informante pri la celebrotaj aktoj. En tiu broŝuro ankaŭ havas lokon, ĉiujare, malfermitan leteron kiu la pastro adresas
al la paroĥanoj en slango bron kio, aliflanke, estas parto de ilia kulturo. Ili preĝas kaj kantas en bron.
Jen kelkaj vortoj de ĉi slango kaj ilia traduko al la internacia lingvo:
raso = pastro; padela = pato; xarapa (ŝarapa) = cidro; ansia = akvo; ansiera = fuente; bola = fojro; calza = ŝuo; dátil =
fingro; xagó = mirandano, kaldronisto, amiko, k.a.; tis-lás = horloĝo; Xode = Dios; Xodin = Anĝelo; Xodina = Virgulino.
La pastro de Miranda, esploranto kaj interesito pri la lokaj tradicioj, aŭtoro de diversaj libroj, trovis for de Avilès kelkajn
urbetojn kie la slango bron estas parolata. Eĉ en Francio li trovis spurojn de ĉi slango. Tial, li intuiciis ke iuj el la vortoj, kiujn li
konas, povus havi francan devenon, ĉar onomatopeje similas aliajn de tiu lingvo. Jen ekzemploj:
Fromaxe (fromaĝo) de la franca fromage, t.e. fromaĝo kaj xen (ŝen), de la franca chien, t.e. hundo.
La Avilesa urbestraro starigis monumenton kiel omaĝo al la kaldronistoj en la Placo Sankta Ana en la centro mem de la vilaĝo,
kies inaŭguro okazis en la jaro 1996, kun jena subskribo:
El garo xagò a los machiladores del coure, kio signifas en la slango bron: ”La urbo Miranda dediĉas ĉi monumenton al la
kaldronistoj de l`kupro”.
Unu el la strandoj de la ĉirkaŭaĵoj de Avilès (900 metrojn longa, proksimume), portas la nomon Xagó, kvankam ĝi ne apartenas
al la municipo de tiu urbo, sed al tiu najbara de Gozón. Ĝi situas ĉe la nordokcidenta flanko de Aviles kaj temas pri grava
ekologia enklavo danke al ĝia duna sistemo.
Jen astura himno tradukita al la argoto bron, kompare kun la esperanta versio de Sro. Alfrdo Villa Villa de tiu sama himno.
HISPANIO
ASTURIO
ASTURIO
AVILÉS
AVILÉS
MIRANDA
MIRANDA
Asturland' patruj' amata,
Asturland' de l'amo mia,
forgesi vin mi ne povas,
mi portas vin en kor' ĉiam.
Mi supreniros al arbo,
en kiu kreskas la flor',
celata por l'amatino,
ke ŝi metu ĉe l' balkon'.
Ĉ
u ŝi metos ĉe l' balkon',
ĉu meti ĝin ŝi ne volos,
mi supreniros al arbo,
kaj mi deprenos la floron.